Submit your work, meet writers and drop the ads. Become a member
Filomena Nov 2023
Vorto sugestas objekton.
Frazo komunikas rilaton.
Paragrafo diras historion.
Ĉapitro montras vivon.
Libro enhavas mondon.
Filomena Feb 2023
Saŝa serĉas saĝan ŝercon.
Ŝi volas servi verse ĝin.
Vi aŭskultu. Ne tumultu.
Solve buŝeliĝos rid'.

Lucas looks for janky jokes.
It may not matter if they might seem daft.
The phrases turn; the poet's spoke.
He wonders which will laugh at last.

pilin mi li wile musi.
toki mi li tawa ona.
sina kute li pilin mute.
o pilin sona e toki pona.
Filomena Apr 2022
Here, I live, but I'm not living
In this land of no forgiving
My existence is a burden
So I won't try to be a person

Mi loĝas, sed ne vivas
Kaj se eĉ la suno brilas
Bone pli, mi ne ekzistu
Do mi neniel insistu

Wie zu wuhne unne lewe
Unn zu keemols sei vergewe
Ich bin umringt vun die Gretze
Unn kann niemols daerfe schwetze
English, Esperanto, Pennsilvaanisch Deitsch
Riley Apr 2021
iufoje mi fartas ke la stratoj fakte promenas sur mi
mallumo neniam timis min
nek morteco

sed la noktoj longiĝos per pli cigaredoj
mi fumos, mi fumos, mi fumos ĝis mi ne plu eblas
kaj mi provos ne forpeli denove

kraĉaĵo punktas la trotuaron kiel DNA petanta helpon
ĝi ne troviĝos bedaŭrinde
vojeto da soleco

"iru kacen" al la bluaj flagoj
aprilo cedas al majo
kaj majo cedos al sunbruligoj kaj malgracia babilado

tamen, mi pretas por ĉio
Filomena Jan 2021
(1) Nun Izraelo diru tiun ĉi:
Se l'Eternulo kun ni ne estus
(2) Se l'Eternulo fore nin lasus
Kiam leviĝis homoj kontraŭ ni
Nian animon provantaj ĉasi

(3) Tiam vorintus certe ili nin,
Kaj tuj glutintus laŭ timo nia;
Tiel estis kolero ilia -
(4) Ĉion dronanta, kiel inundo;
ili nin trenus suben al morto.

(5) Akvo fiera, kun ondoj tiaj -
Tute la teron superfluantaj
Animojn niajn detrukovrantaj.
(6) Benu la Eternulon nun ĉiuj;
Li nin ne donis al iliaj dentoj.

(7) Kiel ĉasbirdo el la kaptilo;
La retoj estas nun disŝiritaj,
Kaj nune estas ni liberitaj.
(8) Helpas nin nur la Nom' de l'Eternul',
Kreinto de la tero kaj ĉiel'.
PSALMO 124a
Esperante kaj Verse
Laŭ la melodio de '124 Antikva'
(Psalmo 124a de la Psalmaro de Ĝeneva)
10.10.10.10.10
ABBCC

— The End —