Submit your work, meet writers and drop the ads. Become a member
Filomena Jan 2021
(1) Nun Izraelo diru tiun ĉi:
Se l'Eternulo kun ni ne estus
(2) Se l'Eternulo fore nin lasus
Kiam leviĝis homoj kontraŭ ni
Nian animon provantaj ĉasi

(3) Tiam vorintus certe ili nin,
Kaj tuj glutintus laŭ timo nia;
Tiel estis kolero ilia -
(4) Ĉion dronanta, kiel inundo;
ili nin trenus suben al morto.

(5) Akvo fiera, kun ondoj tiaj -
Tute la teron superfluantaj
Animojn niajn detrukovrantaj.
(6) Benu la Eternulon nun ĉiuj;
Li nin ne donis al iliaj dentoj.

(7) Kiel ĉasbirdo el la kaptilo;
La retoj estas nun disŝiritaj,
Kaj nune estas ni liberitaj.
(8) Helpas nin nur la Nom' de l'Eternul',
Kreinto de la tero kaj ĉiel'.
PSALMO 124a
Esperante kaj Verse
Laŭ la melodio de '124 Antikva'
(Psalmo 124a de la Psalmaro de Ĝeneva)
10.10.10.10.10
ABBCC

— The End —