Hello Poetry
Submit your work and get some sparkles! Create free account
"tero" poems
(1) Nun Izraelo diru tiun ĉi: Se l'Eternulo kun ni ne estus (2) Se l'Eternulo fore nin lasus Kiam leviĝis homoj kontraŭ ni Nian animon provantaj ĉasi (3) Tiam vorintus certe ili nin, Kaj tuj glutintus laŭ timo nia; Tiel estis kolero ilia - (4) Ĉion dronanta, kiel inundo; ili nin trenus suben al morto. (5) Akvo fiera, kun ondoj tiaj - Tute la teron superfluantaj Animojn niajn detrukovrantaj. (6) Benu la Eternulon nun ĉiuj; Li nin ne donis al iliaj dentoj. (7) Kiel ĉasbirdo el la kaptilo; La retoj estas nun disŝiritaj, Kaj nune estas ni liberitaj. (8) Helpas nin nur la Nom' de l'Eternul', Kreinto de la tero kaj ĉiel'.
0
Jan 1, 2021
Jan 1, 2021 at 3:45 PM UTC
Psalmo 124a (Esperante)