"kaj" poems
(1) Nun Izraelo diru tiun ĉi:
Se l'Eternulo kun ni ne estus
(2) Se l'Eternulo fore nin lasus
Kiam leviĝis homoj kontraŭ ni
Nian animon provantaj ĉasi
(3) Tiam vorintus certe ili nin,
Kaj tuj glutintus laŭ timo nia;
Tiel estis kolero ilia -
(4) Ĉion dronanta, kiel inundo;
ili nin trenus suben al morto.
(5) Akvo fiera, kun ondoj tiaj -
Tute la teron superfluantaj
Animojn niajn detrukovrantaj.
(6) Benu la Eternulon nun ĉiuj;
Li nin ne donis al iliaj dentoj.
(7) Kiel ĉasbirdo el la kaptilo;
La retoj estas nun disŝiritaj,
Kaj nune estas ni liberitaj.
(8) Helpas nin nur la Nom' de l'Eternul',
Kreinto de la tero kaj ĉiel'.
Jan 1, 2021
Jan 1, 2021 at 3:45 PM UTC
iufoje mi fartas ke la stratoj fakte promenas sur mi
mallumo neniam timis min
nek morteco
sed la noktoj longiĝos per pli cigaredoj
mi fumos, mi fumos, mi fumos ĝis mi ne plu eblas
kaj mi provos ne forpeli denove
kraĉaĵo punktas la trotuaron kiel DNA petanta helpon
ĝi ne troviĝos bedaŭrinde
vojeto da soleco
"iru kacen" al la bluaj flagoj
aprilo cedas al majo
kaj majo cedos al sunbruligoj kaj malgracia babilado
tamen, mi pretas por ĉio
Apr 27, 2021
Apr 27, 2021 at 11:27 AM UTC
Here, I live, but I'm not living
In this land of no forgiving
My existence is a burden
So I won't try to be a person
Mi loĝas, sed ne vivas
Kaj se eĉ la suno brilas
Bone pli, mi ne ekzistu
Do mi neniel insistu
Wie zu wuhne unne lewe
Unn zu keemols sei vergewe
Ich bin umringt vun die Gretze
Unn kann niemols daerfe schwetze
Apr 19, 2022
Apr 19, 2022 at 9:10 PM UTC